4.
Sergeo Sxmatkov
(01.03.2005 20:41)
0
Mia nomo estas Sergeo. Mi logxas en Ukrainio. Mi estas 36-jara e-isto ekde 1986; havas edzinon k 10-jaran filinon; gvidas etan firmaon, kiu okupigxas pri vendado k eldonado de periodajxoj. Mi interesigxas pri historio, arkeologio, etnografio, lingvistiko, komerco, biografioj de elstaraj personoj; kolektas prihistorian libraron, banknotojn, malnovajn posxtkartojn de Ukrainio, oldajn mapojn. Mi havas pli ol mil librojn inter kiuj cento en E-o; sxatas traduki anekdotojn k prihistoriajn artikolojn en E-on; iomete posedas la anglan, tre iomete komprenas la francan k la germanan. Mi sxatas turismon, naturon, muzikon k diskuti pri politiko; intencas eldoni diversteman E-revuon. volas okupigxi pri organizado de divertemaj ekspozicioj. Mi revas iam fondi E-centron kulturan turisman, edukan en iu bela loko de Donecka provinco, kie mi logxas. Mi sercxas kontaktojn cxie tra la mondo, k nepre respondos al cxiuj.
|